|
Enkomputiligis Don HARLOW |
En la lastaj jardekoj de la Orienta Han-dinastio (25-220 p. K.) aperis senprecedence granda tumulto en Ĉinio: Kamparanaj ribeloj envolvis la tutan landon, unu kontraŭ la alia luktis la diversaj klikoj interne de la regantaroj, grandaj kaj malgrandaj militaristoj senĉese interbatalis, ĉio ĉi dissplitis la unuigitan Ĉinion. La popolanoj multe suferis de tio kaj en la tuta lando ĉie senteblis forta malkontento. Tia stato daŭris ĝis pereo de la Orienta Han-dinastio kaj la naskiĝo de la tri regnoj Ŭej (220-265 p. K.), Ŝu (221-263 p. K.) kaj U (222-280 p. K.).
Ĝjan'an-erao estis ĝuste en tiu splitiĝa kaj tumulta periodo. "Ĝjan'an", de 196 ĝis 220 p. K., estis kronologia titolo de la lasta imperiestro Liŭ Ŝje de la Orienta Han-dinastio. Laŭ la literatura kategorio la Ĝjan'an-a literaturo ne limigis sin en tiuj mallongaj 25 jaroj.
La Ĝjan'an-a literaturo okupas gravan lokon en la literatura historio de Ĉinio. Ĝia plej elstara atingo estas poezio. Tiam aperis multaj eminentaj verkistoj. Caŭ Caŭ, liaj du filoj kaj sep eminentuloj de Ĝjan'an (Kong Ĵong, Ĉen Lin, Ŭang Can, Ŝju Gan, Ĵŭan Ju, Jing Jang kaj Liŭ Ĝen) estis la tiamaj reprezentaj verkistoj. Iliaj verkoj heredis la eminentan tradicion de la popolkantoj de jŭefu de Han-dinastio, rompis la poezian deprimon en la Orienta Han-dinastio kaj levis la unuan alttajdon de poezio en la ĉina literaturo. Iliaj verkoj spegulis la riĉan vivon, prezentis la spiriton de la nova epoko kaj formis originalan stilon patosan kaj tristan, t. n. la Ĝjan'an-an stilon. Iliaj poemoj, plejparte kun kvin-ideogramaj versoj, karakteriziĝis per simpla lingvo, freŝa kaj natura. Per tio ili metis solidan bazon de tiuspecaj poemoj en la literaturo.
Caŭ Caŭ (155-220 p. K.) estis la ĉefministro de la Orienta Han-dinastio. En la tumultaj jaroj li dediĉis sian tutan forton por ekstermi la separatismajn fortojn kaj rapide unuigis nordan Ĉinion, kio pretigis vojon por realigi lian ambicion unuigi Ĉinion. Li estis ne nur eminenta ŝtatisto kaj milita strategiisto, sed ankaŭ iniciatinto de la Ĝjan'an-a literaturo. Li vaste kolektis ĉirkaŭ si literaturistojn kaj mem faris verkadon. Nun oni scias nur pli ol 20 poemojn verkitajn de li, malmultajn, sed bonajn. Liaj poemoj, strikte ligitaj kun lia politika vivo, spegulas liajn grandan idealon kaj heroan animon.
Iuj el liaj poemoj spegulis la tumultan staton en la lasta periodo de la Orienta Han-dinastio. Tiuj mornaj poemoj prezentis profundajn melankolion kaj simpation de la aŭtoro al la mizera popolo en milito. Ekz., la famaj poemoj "Ŝjeluŝing" (pri la ĉefurbo Lŭojang post prirabado), "Haŭliŝing" (pri la popola mizero en milito) kaj aliaj. "Ŝjeluŝing" fidele priskribas, kiel la militaristo Dong Ĝŭo senbride prirabis la ĉefurbon Lŭojang kaj cindrigis palacon kaj popolajn loĝdomojn. "Haŭliŝing" kun nur 80 ideografiaĵoj skizis la historian fakton, ke Jŭan Ŝaŭ, Jŭan Ŝu kaj aliaj militaristoj sub preteksto de puna ekspedicio al Dong Gŭo grandigis sian armeon kaj ĉiamaniere ekspansiigis sian regareon. La versoj prezentas fortajn amon, malamon, laŭdon kaj riproĉon de la poeto. La versoj
Kverelis militestroj por la povo
montras liajn malamon kaj indignon al la intermilitarista batalo.
La kvar versoj prezentas teruran bildon: sterniĝas homaj ostoj ĉie sur vasta dezerta kamparo, kaj montras la korŝiran doloron de la poeto.
Liaj aliaj poemoj prezentas lian ambicion unuigi la landon kaj obstinan strebadon. Tiuj poemoj, emociaj kaj tristaj, estas kun pli forta lirika etoso. Ni prenu kiel ekzemplon la poemon "Se Longe Vivas Fe-testudo". La poeto klare sciis, ke la homa vivo estas limigita kaj ĉiu ajn heroo mortas, tamen li neniom deprimiĝis. Li asertis, ke maljunulo devas persisti en sia ambicio.
Iuj el liaj lirikaj poemoj priskribas ankaŭ naturan pejzaĝon. Ekz., "Rigardo al Maro" bildigas vastan ondan maron. Ĝi tekstas jene:
Kvankam tiuj versoj priskribas nur pejzaĝon kaj ne prezentas lian ambicion, tamen la poemo sentigas al la legantoj liajn vastan animon kaj heroan aspiron en komando de armeoj.
La poemoj de Caŭ Caŭ fontis el la popolkantoj de jŭefu de Han-dinastio, tamen havas originalan stilon. Precipe la patosa, trista kaj kortuŝa etoso en liaj poemoj sentigas grandan stimulon kaj inspiron.
Caŭ Pi (187-226 p. K.) estis la dua filo de Caŭ Caŭ. Li heredis la oficon de sia patro kaj imperiestriĝis por sep jaroj. Liaj atingoj en literaturo estas malpli grandaj ol tiuj de liaj patro kaj frato Caŭ Ĝi (192-232 p. K.), tamen liaj versoj havas sian neignoreblan lokon en la ĉina literaturo.
Inter la poemoj de Caŭ Pi elstaras tiuj pri amo kaj trista sopiro de geamantoj. Ekz., la poemo "Laŭ Melodio de Jan" kaj aliaj vivece kaj fidele prezentis nostalgion de elmigrinto kaj sopiro de hejme restanta edzino. El ili "Laŭ Melodio de Jan" estas la plej fama. Per trista priskribo ĝi bildigas la sopiron de virino al ŝia edzo en sendorma aŭtuna nokto. La poemo subtile kaj kortuŝe priskribas ŝian psikon.
La poemoj de Caŭ Pi spegulas nur mallarĝan flankon de la tiama vivo kaj lia arta stilo estas febla.
El la eseoj de Caŭ Pi nun restas nemultaj, el kiuj liaj du leteroj al amiko U Ĝi estas famaj lirikaj prozaĵoj. La leteroj prezentas liajn melankolion kaj funebron al la amiko, sopiron al la kunaj ekskursoj kaj festenoj en la pasinteco. La stilo de liaj verkoj estas freŝa kaj flua. Krome, aparte menciinda estas lia faka verko "Pri Klasikaĵoj". Nun nur du artikoloj el ĝi restas, unu estas "Pri Artikoloj", kiu faras trafan takson al la verkistoj de Ĝjan'an-periodo kaj pritraktas stilojn de la verkoj kaj la karakterojn de la verkistoj, tial ĝi estas rigardata kiel bazo-meta verko en la historio de la literatura kritiko de Ĉinio.
El la verkistoj de Ĝjan'an-periodo Caŭ Ĝi estis la plej eminenta. Liaj atingoj en literaturo estas la plej elstaraj, li postlasis multajn verkojn, sume pli ol 80 poemojn kaj pli ol 40 prozajn verkojn kaj fu-ojn.
La vivo de Caŭ Ĝi dividiĝis en du partojn: antaŭ kaj post la imperiestriĝo de lia pliaĝa frato Caŭ Pi. En la antaŭa periodo li estis admirata kaj ŝatata de la patro pro sia superhoma talento kaj preskaŭ nomumita kronprinco. En la posta periodo imperiestriĝis Caŭ Pi kaj poste lia filo. Ili havis al Caŭ Ĝi profundan suspektemon kaj lin subpremis kaj persekutis senskrupule. Kvankam li ne perdis la princecon, tamen li, moroza, neniam havis ŝancon por montri sian talenton. Fine li mortis en deprimo kaj indigno.
Jam de lia juneco Caŭ Ĝi tiklis honoro kaj gloro, tamen pro la influo de la tiamaj sociaj moroj li fariĝis senskrupula kaj senbrida, kio formis ankaŭ la bazan spiriton en liaj verkoj. Pro la ŝanĝiĝo de liaj vivo kaj situacio, liaj verkoj en la du periodoj havas evidentan diferencon.
La poemo "Ĉevalo Blanka" estas reprezenta verko en lia antaŭa periodo. Ĝi skulptas heroon kun alta luktarto, sin oferantan al la patrolando. La poemo admiras:
Post la surtroniĝo de Caŭ Pi, al la vivo de Caŭ Ĝi okazis abrupta ŝanĝiĝo. Laŭdire, Caŭ Pi iam ordonis lin verki poemon dum sep paŝoj, alie li faros al li grandan punon. Caŭ Ĝi tuj improvizis:
Por havi el fab' kuirita la sukon
La poemo precize montras lian tiaman situacion. Liaj poemoj en la posta periodo ĉefe prezentas tiajn situacion kaj psikon. Krome, pro malsamaj travivaĵoj kaj senĉesa riĉiĝo de la vivspertoj, liaj verkoj arte plimaturiĝis kaj multe progresis en profunda kaj vasta spegulado de la vivo.
"Al Bajma-princo Caŭ Bjaŭ" estas grava verko de Caŭ Ĝi en la posta periodo. En 223 p. K. Caŭ Ĝi, kune kun siaj fratoj Caŭ Bjaŭ kaj Caŭ Ĝang, veturis al la ĉefurbo por peti aŭdiencon ĉe la imperiestro Caŭ Pi. Caŭ Ĝang mortis en la ĉefurbo. Kiam Caŭ Ĝi kaj Caŭ Bjaŭ revenis al siaj feŭdoj, al ili estis malpermesite kune veturi. En indigno li verkis la poemon al Caŭ Bjaŭ. En la poemo kun sep strofoj li unue rakontis siajn nostalgion al la ĉefurbo kaj laciĝon en la vojaĝo, emfaze priskribis sian suferon de malsato, soifo kaj laciĝo survoje, kaj poste montris, ke la plej granda sufero estas ne fizika, sed eterna disiĝo de la fratoj kaj la politika persekutado. Pli poste li esprimis sian funebron al Caŭ Ĝang, je kio li sentis la vivon kaprica kaj nesekura, pretervole falis en malĝojon kaj teruron. Tiuj versoj pri lia bedaŭra disiĝo kun Caŭ Bjaŭ estis mornaj kaj kortuŝaj. Li diras:
Tuj poste, li diras:
Tia konsolo en ŝajnigita ĝojo prezentas pli profundan senton kaj malfacilan staton de Caŭ Ĝi. La poeto neni~el povas sin de.eni de la kolero kaj laŭte krias:
Li forte akuzis la persekutadon fare de Caŭ Pi.
Liaj postaj vivo kaj situacio proksimigis lin al malsupraj socitavoloj kaj ebligis al li pli profunde koni ilian mizeron. Ankaŭ tio speguliĝas en liaj verkoj. Ekz., la poemo "Tajŝan-Ljangfu-jin" per lakonaj versoj bildigas mizeran vivon de marbordaj loĝantoj kaj prezentas la profundan simpation de la poeto al ili. Jene ĝia plena teksto:
La poemo "Sep Ĉagrenoj" priskribas melankolion de soleca virino per simpatiaj kaj indignaj vortoj.
Kvankam Caŭ Ĝi en sia posta periodo vivis en malglata situacio, tamen neniom mildiĝis lia ambicio. En siaj poemoj li diras, ke li preferas sin oferi al la granda landunuiga afero ol vivi nenifarante.
Tiuj patosaj versoj refoje sentigas la streban spiriton en liaj fruperiodaj verkoj, kiaj "Ĉevalo Blanka" kaj aliaj. La diferenco inter ili kuŝas en tio, ke liaj indigno kaj bedaŭro pro la neplenumebleco de la heroa aspiro donis tragikan nuancon al la poemoj.
Liaj poemoj, sen afekteco kaj gracileco, karakteriziĝas per bela formo, zorge elektitaj vortoj, apliko de sentzncoj kaj lertaj komparoj. Ili elspiras riĉajn vivan etoson, veran senton kaj folklorajn kantojn. Ekz., "Belulino" imitis la formon de la poemo "Ĉe Morusarboj" de jŭefu de Han-dinastio, sed evidente diferencas de ĝi per delikata priskribado kaj pompaj vortoj. Taksante liajn poemojn, oni diris, ke ili "havas tre noblan karakteron kaj pompajn vortojn". Tiuj vortoj bone resumis la trajtojn de liaj poemoj.
Caŭ Ĝi verkis ankaŭ nemalmultajn brilajn prozaĵojn kaj fu-ojn, inter kiuj estas la fame konata "Pri la Diino de Lŭoŝuj-rivero". Ĝi, kun rakonto pri la bela diino en mito kiel bazo, bildigas puran kaj sentimentalan virinon. La aŭtoro montras en la verko sian korinklinon al la diino kaj aflikton pro nerealigebla revo. Ĝi estas saturita de lirika etoso. La priskribo estas tre bela kaj kortuŝa, tial ĝi estas famega artikolo jam de la antikveco.