Enkomputiligis Don HARLOW

La "Nova Vivo" de Dante Alighieri

de Enrico DONDI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 65-71


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La nomo de Dante estas tiom strikte ligita al tiu de la Dia Komedio, ke oni povas malfacile imagi al si, ke krom ĝi ekzistas alio el lia plumo. Fakte la universala famo, kiu senmortigis lian ĉefan verkon, kontribuis ne malmulte, puŝi en la ombron la pli malgrandajn. Unu tamen leviĝas el la forgeso kaj iras kompanie, sen timo de honto, kun la granda fratino: la "Nova vivo", la verko de la juneco.

Krom la arta kaj poezia valoro, nediskutebla, ĝi tre gravas laŭ la kultura kaj literaturhistoria vidpunkto: ĝi ne nur estas la plej elstara produktaĵo de la "dolĉa nova stilo" (la skolo, kiu, iniciatita de la bolonjano Guido Guinicelli, deradike renovigis la poezion, ŝimantan en la konvenciismo de la provenca poezifarado, kaj iĝis la radia aŭroro de la itala liriko), sed enhavas la ĝermojn de la Komedio mem. Tra la rakonto de la apero, amo, morto, sopiro de Beatrice la poeto ricevis la ekideon de la grandioza apoteozo de la ĝentilega virino, li iom post iom alvenis al tiu mirinda vizio de gloro kaj de lumo en la festo de la paradizo, preludo ja ankoraŭ tima kaj duba de la Komedio.

La libreto (kiel Dante mem ĝin nomas) estas miksaĵo de prozaĵoj kaj de poemoj, sed la proza parto havas akcesoran rolon, estante ofte simpla enkonduko aŭ klarigo de la poemoj: ĉi lastaj estas plejparte sonetoj, kiuj atingas la nombron de 25, sed oni trovas krome tri kanzonojn (el kiu unu estas inter la plej belaj de la tuta itala literaturo), unu baladon kaj kelkajn stancojn de nekompletigitaj kanzonoj.

Por bone penetri la spiriton de la verko, oni devus posedi ja tuton da nocioj pri la "dolĉa nova stilo" kaj ties doktrinoj; nekonante tion, oni povas malfacile alkutimiĝi al kelkaj esprimoj kiel: Amoro, Virino, ĝentila ktp, kiuj havas apartan filozofian signifon ĉi ĉiuj "stilnovistoj".

Por enkonduki ŝajnas al mi taŭge komenci per soneto klariganta la teorion de amo; jen ĝia resumo. Amoro kaj ĝentila koro ĉiam iras kune; Amoro rifuĝas en koro ĝentila, kie li restas dum nedifinita tempo (amo virtuala). Bela virino vekas aldeziron pri si en viro: se tiu aldeziro daŭras longe la amo iĝas aktuala. Same estas pri virino. Parenteze avertate: ekzistas ĉiam neperceptebla transpaŝo de Amoro (personigo) al amo (sento), faciligata de la fakto, ke en la itala la vortoj samas. La Saĝulo estas G. Guinicelli.
  "Amoro kaj ĝentila kor' identas..."

Kaj jen do la Virino:
  "Tiom ĝentil-aspektas kaj honestas..."
  "Virino portas en okul' Amoron..."

Jen nune prezento, gaja kaj ridetanta, de apero de du famaj belulinoj: Amoro persone antaŭiras por anonci ilin; Monna Vanna ( = Giovanna) similas printempon, Monna Bice ( = Beatrice) Amoron mem. (Monna estas retradukebla vorto, ne plu uzata en la moderna lingvo; mallongigo de madonna = mia virino aŭ mia regantino)
  "Mi sentis ekvekiĝi en la koro..."

Sed ne ĉiam Amoro donas feliĉon:
  "La menso faras ofte ĉi konstaton..."

Kaj Virino kelkfoje kruele priridas:
  "Mian mienon vi kun la aliaj..."

Kiam la tera ekzisto de la ĝentilega Virino plenumiĝis, ŝi forpasis al la ĉielo, vokite de la pleja Reĝo,

kiu rimarkis, ke ĉi vivo blinda
de ĉi ĝentila aĵ' ne estas inda.

Kaj la senkonsola adoranto ŝtoniĝis pro la dolorego,

Ĉar ŝi subite al ĉiel' forpasis
kaj en dolor' kun li Amoron lasis.


  "Aŭdu la sonon de la ĝemoj veaj..."

En la unua datreveno de la morto Dante troviĝis en aparta loko kaj desegnis anĝelon kaj suspiris; kelkaj ĝentilhomoj preterpasante gapis lin scivole. Pri tio la poeto verkis soneton, havantan du komencojn:
  "En mian menson reveninta estas..."
  "Ho pilgrimuloj, kiuj alsopiras..."
  "Transen de l' sfer', kiu plej larĝe ĝiras..."

"Post ĉi tiu soneto aperis al mi mirinda vizio, kie mi vidis aĵojn, kiuj promesigis al mi, ne plu diri pri ĉi tiu benata, dum mi ne povos pli inde trakti pri ŝi. Kaj por atingi tion, mi penegas laŭ miaj tutaj povoj, kiel ŝi scias bone. Kaj se plaĉos al Tiu, en Kiu ĉio vivas, ke mia vivo daŭros ankoraŭ kelkajn jarojn, mi esperas diri pri ŝi tion, kio neniam estis dirita pri alia ajn."