Enkomputiligis Don HARLOW

Mozart en Praha

de Tomas PUMPR

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 238-239


En la jaro 1956 la kultura mondo solenis la 200-an datrevenon de la naskiĝtago de la muzika geniulo Wolfgang Amadeus Mozart. Triumfoj, suferoj, ekonomiaj malfacilaĵoj, lukto kontraŭ la homa malico kaj intrigoj -- tia estis la vivo de tiu ĉi viro, kiu postlasis al la homaro en siaj tonoj netakseblan trezoron de belo. La 5-an de Decembro 1791 li mortis en Vieno, en sia 35a jaro, meze de la plej fruktodona laboro. Lia lasta vojo al la tombo estis hontinde mizera: post lia ĉerko kolektiĝis nur kelkaj amikoj kaj parencoj, kaj eĉ tiuj diskuris pro malbona vetero pli frue, ol la funebra ĉaro venis al la tombejo. Lian ĉerkon oni ĵetis en komunan ŝakto-tombon, kie estis enterigataj la Vienaj malriĉuloj. La loko de lia tombo poste ne estis plu konstatebla.

Estas konate, ke Mozart en la lastaj jaroj de sia vivo (1787 kaj 1791) pasigis kelkajn feliĉajn monatojn en Praha, trovinte tie kompreneman kaj amantan publikon, kiu alte aprecis lian arton. Por tiu ĉi Praha publiko li ankaŭ komponis sian mondfaman operon "Don Giovani" kaj persone gvidis la unuan prezentadon.

Dum sia restado en Praha, Mozart vivis plejparte en la familio de la geedzoj Duŝek, en la vilao Bertramka, inter idiliaj vinberĝardenoj de la Praha periferio. Sinjoro Frantiŝek Duŝek estis mem pianisto kaj komponisto, kaj lia edzino Jozefina Duŝek estis eminenta ĉeĥa kantistino. Inter Mozart kaj sinjorino Jozefina elkreskis sentoj de intima amikeco. Mozart komponis por ŝi la konatan arion "Bella mia fiamma" (Mia bela flamo).

Jozefina mortins en la jaro 1824 kaj estis enterigita en periferia tombejo de Praha. Mirinda sorto trafis ankaŭ tiun ĉi kantistinon. Ankaŭ ŝia tombo falis en forgeson. Nur en la jaro 1955, oni post granda peno kaj zorga mezurado sukcesis trovi la lokon de ŝia lasta ripozo.

En la jaro 1946, la ĉeĥa elstara poeto Jaroslav Seifert skribis kolekton de 13 subtilaj rondeloj sub la titolo "Mozart en Praha", en kiuj li delikate prikantas la amikan rilaton inter Mozart kaj Sinjorino Jozefina Duŝek. La poemoj tamen restis en manuskripto. Kun permeso de la aŭtoro estas ĉi tie publikigitaj por la unua fojo traduko de kvin el ili:

Ĉe la lego de la unua rondelo oni ne forgesu, ke en la tempo de ties verkado la tombo de Jozefina estis ankoraŭ nekonata.

El mort' ŝin veki, iri al renkonto... Versio Latin-3 Versio Unikoda
Adiaŭ, bela mia flam'... Versio Latin-3 Versio Unikoda
Eldiri Praha: kia korturmento!... Versio Latin-3 Versio Unikoda
Funebra ĉar', kaj la mortint', aĥ, solas!... Versio Latin-3 Versio Unikoda
Nur birdo scias morti tian morton... Versio Latin-3 Versio Unikoda