Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj de Hilda DRESEN

el la libro Dekdu Poetoj


HILDA DRESEN (estonino). Ŝi rigardas sin plie tradukinto ol originala poeto. Ŝi ne estas prava. Ŝiaj tradukoj ja estas neproporcie pli multaj kaj ankaŭ pli konataj: kiu ne rememorus la belegan Vianupuu-tradukon:

Orflava estas park', orflava estas koro,
Du paŝoj, en pereo ora.
Orflava estas voj', orflava estas koro,
Jen paro en pereo ora.

sed, laŭ mia sento, ŝia talento montriĝas plej libere guste en ŝiaj propraj poemoj. En ili ŝia lingvo estas ankoraŭ pli elasta, pli esprimiva, pli harmonia.

Melankolio estas la grundtono de ŝia poezio: melankolio pri si kaj pri la homoj. Sed tio ne estas plorema sentimentaleco: ĝi similas al la morna koloro de la ĉielo, tra kiu oni esperas, volas lumon. Tiu lum-espero donas tute apartan nuancriĉon eĉ al la grizo, kaj en ŝiaj printempaj bildoj ĝi tremas en la ĝojo de plenumiĝo.

La poemoj
Vintra luno
Norda naturo
Printempe
Subite
Paduso
Betulo
Supren
Vizaĝoj
Surstrate
Ĝena penso
Sensenteco