Enkomputiligis Don HARLOW |
BRIAN PRICE HEYWOOD (anglo). Naturdetaloj kaj rapide forvelkantaj, momentaj sed eternvalidaj en sia momenteco humoroj (certamane kaptitaj), plezurado pri etaj ĝojoj - jen la plej feliĉaj temoj de Heywood. Li havas tiun magian povon, ke ĉia bagatelo iĝas grava sub lia mano, ĉia efemero iĝas daŭraĵo. Pri tiuj etaj ĝojoj li povas kanti tiel sugestie, ke la tuta jaro iĝas ununura kanto, kantanta kalendaro, kiun oni devas kunkanti. En siaj Tempo-poemoj li efektas per la forto de sia absoluta konvinkiĝo kaj per la turnriĉo de sia lingvo, kiu martelus en nin la argumentojn per ĉiam novaj, freŝaj, frapaj; vidigaj bildoj. Liaj "lingvo stilo, formo" (kiujn li tiel malŝatas en unu el siaj poemoj) estas tiel naturaj kaj maturaj, ke ni rajte povas de li mem atendi tiun "Epopeon vivreeĥan".
La poemoj |
---|
Ekzilo Brikoj Krepusko La ora mezo Kontrastoj Kantanta kalendaro Ragnarok Kiom longe atendi? |