![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
AMALIA NUÑEZ-DUBUS (hispanino). Kelkaj poemoj, kun sia senpova melankolio, aŭ ĉarma, mildvoĉa amrevemo, malkaŝas la poetinon. Sed en la ceteraj nin surprizas filozofia profundo, morne subpentrita kosma meditado, severe bremsita humoro. Altaj temoj estas ellaboritaj kun la sugestio de alte serioza arto. Jen ekzemple la "Rivero", en kies majeste ondantaj aleksandraj versoj disvolviĝas antaŭ ni la tuta homsorto en ĝisfine perfekte kondukita metaforo. Ĝi estas vere "granda" poemo. Sed ankaŭ la "virinaj" pecoj estas altklasaj. Ankaŭ ili estas konstruitaj sur ideo, sed la freŝa tono, sincereco, facileco de esprimo donas al ili sentan subpentron varman kaj senpere efektantan.
La poemoj |
---|
Rivero Dum novembra aprilo Nokta bildo Stelara voĉo Kvazaŭ formikoj Preter stelo, preter nubo Soleco Vintro kaj somero |