Stefano MALLARMÉ (Gaston WARINGHIEN)

Stefano MALLARMÉ

de Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 110-119


   Stranga destino. Ekstere, plej simpla, ordinara vivo. Naskita en Parizo, la 18. de Marto 1842, pasiginta kviete siajn liceajn jarojn, li vojaĝis Anglujon kaj restadis en Londono duonjaron, poste instruis la anglan lingvon, pli-malpli bone, en malgrandaj kolegioj, Tournon, Besançon, Avignon; fine akiris postenon en Pariza liceo, emeritiĝis pli frue ol kutime, je sia 51a jaro, kaj mortis la 9. de Septembro 1898 en Valvins, kie li retiriĝis for de la grandurba tumulto. Interne, tiu senfama, malbone prinotita lernigisto travivis unu el la plej drastaj kaj eksterordinaraj krizoj, kiujn povas koni homa spirito, kaj tiu bonedukita, diskreta, fridotima burĝo revoluciigis la francan literaturon, akirante al si, per la memvola malklareco de siaj versoj, la renomon de danĝera ikonoklasto kaj la daŭran malamon de la gazetistaro.

   En la unua duono de la 19a jarcento, la romantika skolo vidis en la poezio rimedon eternigi la grandajn homajn sentojn: amo, timo antaŭ la morto, esperoj de feliĉo, revoj pri senmorteco ktp., kaj komunii en ili tutan popolon. De tio venas tiu malavara ŝprucado de la longaj romantikaj poemoj, tiu vasta humaneco de iliaj temoj, sed ankaŭ tiu elokventeco, kiu ofte okupas la lokon de la poezio mem. Baudelaire, je la mezo de la jarcento, fariĝis la majstro de nova arto: unuflanke li konsciis, verŝajne sub la influe de Edgaro Poe, ke la celo de poemo estas la atingo de bel-efekto, ke tiu efekto devas esti unu por ĉiu poemo, sekve, ke la poemo devas esti mallonga kaj enteni nur la elementojn nepre necesajn por sentigi al la leganto tiun efekton: t.e. oni devas purigi la poezion je ĉio banala, jam konita, akcesora aŭ informodona, oni devas strebi al distilado de plej "pura" poezio, kio estos la ambicio propra de Mallarmé kaj, post li, de Paŭlo Valéry. Aliflanke, li iom post iom rekonas, ke liaj plej belaj versoj estas tiaj, ne ĉar ili esprimas tre ĝeneralan, popolkomunan senton, sed ofte ĉar ili elvokas ian senton aŭ eĉ sensacion malklare difineblan, ne logike esprimeblan, sed potence enradikiĝintan en la intimo de lia koro; alivorte, li iniciatis tiun esploradon de la subkonscio, kiu, tra Arturo Rimbaud, fariĝos la propra heredaĵo de Andreo Breton kaj de la superrealistoj. Sed en Baudelaire tiuj du tendencoj estas ankoraŭ tute intermiksitaj, ĉar ankoraŭ ne plene konsciaj -- kaj tio estis la tasko kaj la gloro de Mallarmé, konduki la unuan el tiuj tendencoj ĝis ĝia preskaŭ nehoma perfekteco.

   Ne tuj de la komenco li klare distingis sian naturan celon. Lia verkaro prezentas du tre diversajn periodojn, disigitajn de la granda krizo, kiun oni nomas "la noktoj de Tournon", iom analoge al la fama "nokto de Pascal" ... En la unua periodo, ankoraŭ sub la influo potenca de Baudelaire kaj de Poe (li lernis la anglan lingvon nur por povi deĉifri ties poemojn, kaj poste donis de ili belan prozan tradukon, same kiel Baudelaire brile tradukis la fabelojn), Mallarmé estas tute plena de la du ĉefaj sentoj esprimitaj en la Floroj de Malbono: la naŭzo de la materia, malnobla mondo kaj la angoro de la morto. Spiritualisto, same kiel ĉiuj liaj amikoj, li kredas je la ekzisto de la ideala mondo, kiu similus la Platonan ĉielon de la pratipaj Ideoj: tien li strebas, sed kun preskaŭ senespera vertiĝo. Tamen li jam malkovras sian profundan originalecon: por li, la poezio estas io sankta: nu, "ĉiu sankta afero, kiu volas resti sankta, envolvas sin en misteron": la religio, la muziko havas siajn okultaĵojn, siajn misterajn signojn, hieroglifojn, hermetaĵojn. La poezio do devas refariĝi, kiel en la tempo de la trobadoroj, "fermita arto", kies senco ne tuj kaj senpene doniĝos al la leganto. Tion li provos iom post iom atingi per la denseco de la lingvo, forigo de ĉiuj senutilaj vortligiloj, preterlaso de ĉiuj akcesoraj detaloj aŭ klarigoj, kaj ellaborado de la vero, kiu, laŭ lia idealo, devus soni kiel unu sola longa vorto. De tie la unuavide rekonebla streĉiteco kaj elvokforto de lia poezio. Mallarmé estis eble la poeto, kiu enfermis plej multe da bildoj en malplej multe da vortoj.

   En la unua duono de la 19a jarcento, la romantika skolo vidis en la poezio rimedon eternigi la grandajn homajn sentojn: amo, timo antaŭ la morto, esperoj de feliĉo, revoj pri senmorteco ktp., kaj komunii en ili tutan popolon. De tio venas tiu malavara ŝprucado de la longaj romantikaj poemoj, tiu vasta humaneco de iliaj temoj, sed ankaŭ tiu elokventeco, kiu ofte okupas la lokon de la poezio mem. Baudelaire, je la mezo de la jarcento, fariĝis la majstro de nova arto: unuflanke li konsciis, verŝajne sub la influe de Edgaro Poe, ke la celo de poemo estas la atingo de bel-efekto, ke tiu efekto devas esti unu por ĉiu poemo, sekve, ke la poemo devas esti mallonga kaj enteni nur la elementojn nepre necesajn por sentigi al la leganto tiun efekton: t.e. oni devas purigi la poezion je ĉio banala, jam konita, akcesora aŭ informodona, oni devas strebi al distilado de plej "pura" poezio, kio estos la ambicio propra de Mallarmé kaj, post li, de Paŭlo Valéry. Aliflanke, li iom post iom rekonas, ke liaj plej belaj versoj estas tiaj, ne ĉar ili esprimas tre ĝeneralan, popolkomunan senton, sed ofte ĉar ili elvokas ian senton aŭ eĉ sensacion malklare difineblan, ne logike esprimeblan, sed potence enradikiĝintan en la intimo de lia koro; alivorte, li iniciatis tiun esploradon de la subkonscio, kiu, tra Arturo Rimbaud, fariĝos la propra heredaĵo de Andreo Breton kaj de la superrealistoj. Sed en Baudelaire tiuj du tendencoj estas ankoraŭ tute intermiksitaj, ĉar ankoraŭ ne plene konsciaj -- kaj tio estis la tasko kaj la gloro de Mallarmé, konduki la unuan el tiuj tendencoj ĝis ĝia preskaŭ nehoma perfekteco.

   De tiu unua periodo mi citos ses poemojn, kaj por tri el ili mi pruntos la majstran tradukon de mia amiko Lajos Tarkony (kiun multaj konis, antaŭ 1939, sub lia pseŭdonimo Totsche).

   La unua estas unu el la plej kompleksaj, ne pro la senco, sed pro la multeco de la aluditaj temoj. Unu amiko de Mallarmé, Henriko Cazalis, mem poeto, petis de li versojn en la honoro de ravanta juna anglino, kiun li tiam amindumis, Ettie Yapp. Mallarmé longe hezitis, kaj, se li fine akceptis, li konservis tiun poemon en sia paperujo dum dudek jaroj; tiujn ŝanceliĝojn povas klarigi nur animkonfliktoj. Kaj efektive, sub la figuro de Ettie, Mallarmé konscie transŝovis tiun de sia propra amatino, la germana Maria Christina Gerhard, kiun li edzinigis kelkajn monatojn poste. Sed, krome, en lia subkonscio, du aliaj virinaj figuroj miksiĝis al la jam nesimpla portreto de tiu iom fea junulino: unue lia fratino Maria, kies morto, ses jarojn antaŭe, lasis en li neforigeblan vundon (kaj tio klarigas la melankolion de la amindaj serafoj, nun la akompanantoj de la forportita knabino); kaj, trans la fantomo de la fratino, reviviĝis ankaŭ alia pli malproksima, sed egale bedaŭrata, tiu de la milda patrino, perdita kiam li aĝis kvin jarojn (kaj tio klarigas la magian aperon de la parfumita ombro, kurbiĝinta super la dormo de la infano). Tiu eksterordinara konverĝado de konsciaj kaj subkonsciaj afekciofortoj estas verŝajne unu el la kaŭzoj, kiuj donis al tiu mallonga poemo la potencan emocion kaj nedireblan muzikecon, kiuj famigis ĝin; cetere jam tri komponistoj, inter ili Klaŭdo Debussy, verkis melodiojn laŭ tiuj versoj.

Aperaĵo

   La duan poemon Mallarmé tute plenigis per la nebuloj kaj zorgoj de sia Londona travintrado. Li sendis ĝin al H. Cazalis, kun letero, el kiu mi ĉerpas jenajn liniojn: "Ho Henriko mia, trinkadu el la Idealo! La ĉi-tiea feliĉo estas naŭza... Diri 'mi estas feliĉa' egalas diri 'mi estas malkuraĝa' aŭ eĉ pli ofte 'mi estas stulta': ĉar tiuj ne kapablas vidi supre de la plafono de la feliĉo la ĉielon de la Idealo, aŭ ili intence fermas la okulojn..." Temas do pri la abomeno de la materia mondo, pri la neeblo atingi sukceson en la vivo (simboligitan per la mortantaj luksaĵoj de la subiranta suno: oro, nenifaro, ammemoroj ktp.), kaj la eskapo per la poezio al ia revata pura Belo.

La Fenestroj

   Sub la intelekta kaj arta signifo de tiu belega poemo, ne estas malfacile vidi la psikologian, oni eĉ povus diri la psikiatrian fonon: tiu deziro atingi la puran Belon, miksita en la du lastaj versoj kun stranga impulso al memmortigo estas nur la konscia traduko de la nekonscia deziro mistike unuiĝi kun sia mortinta fratino en ia retrovita paradizo, deziro kontraŭa al la leĝoj de la vivo, kaj tial akompanata de tiu tre videbla sento de intensa kulpeco. La vitro, kiu fermas la ĉambron, kaj ludas samtempe la rolon de spegulo, (ni retrovos ĝin plurfoje en la poemoj de Mallarmé), simboligas la realan limon inter la vivo kaj la morto aŭ inter la nuno kaj la pasintaĵo (ĉar la sola amobjekto estas por li figuro de la iama tempo kaj kuŝas nun mortinta), trans kiu aperas la revoj de la ora infanaĝo, sublimigitaj en artan idealon. Oni komparu tiun poemon kun la samtema soneto de Joakimo Belajo kaj oni sentos tuj, kain riĉiĝon de la poezia lingvo kaj bildaro ĝi prezentas, sed ankaŭ kian malriĉiĝon de la vivokredo kaj malordiĝon de la psiko.

   La sekvanta poemo montras la kreskantan angoron: nekapabla komuniiĝi kun la "transvitra" idealo, la poeto momente serĉas rifuĝon en la prostitua amorado, dum kiu li iel simbole kontentigas sian neadatan deziron de eskapo en la morton (La soneto estis origine titolita: Al Putino).

Angoro

   La kvara poemo estis verkita en la provinca enuado kaj esprimas "tiun neklarigeblan deziron, kiu onin iafoje atakas, delasi la amatojn kaj foriri" -- kiel skribis mem Mallarmé, sendante ĝin al amikino: eĥo de la Baudelaire-a soneto "Ekzota Parfumo", kie

         l' odora verdo de l' tamarisk', akanto
miksiĝas en l' animo kun la marista kanto...

sed ankaŭ aliforma esprimo de la ĉiam obsedanta dezirkomplekso, kiun ni sublegis en "la Fenestroj": la unua verso memorigas pri la neeblo atingi kaj la revon per la arto kaj la sukcesojn en la vivo (la sepa verso jam aludas pri tiu sterileco, kiu estos la tragika rezulto de tiu psika krizo); lasta elirrimedo restas la memmortigo, kaj tio klarigas tiun unuavide ne kompreneblan esperon pri ŝippereo, pri absoluta senhelpeco, sento vere fremda je ĉia ekzotismo.

Mara Vento

   La kvina poemo elvokas scenon, kiu verŝajne ripetiĝis en la vivo de la poeto: li prilaboris poemon (ĉi tie temas pri "Herodiada") dum la tuta nokto, je la lumo de lampo; sed venas la tagiĝo, kaj nun li rigardas, kvazaŭ per nova rigardo, la ĵus verkitan aĵon: li trovas ĝin malbela, kaj, kun ia emocia humuro, li portas ĝin al la edzino, kiun vekis la horo de la unua mamsuĉigo, petante, ke ankaŭ al tiu mizera kreaĵo ŝi donu iom da patrina amo.

Donaco de l' Poemo

   La lasta poemo, same kiel la komence citita, povus ŝajni pure cirkonstanca: ĝi estis adresita por ŝia nomfesto al s-ino Cecila Brunet, kaj la Sanktulino, kiu estas pentrita al ni ĉi tie sur iu vitralo, en akompano de anĝelo, estas la katolika patronino de la muziko, Sankta Cecilia. Sed same kiel el "Aperaĵo", el "Sanktulino" eliĝas ia sorĉa miksiĝo de emocio kaj harmonio, kiun mi vane penis redoni en mia traduko. La milda virina figuro, la anĝelo kun la levita fingro, la religia silento, ĉio formas admirinda freskon "kompareblan, diris kiu kritiko, al la plej belaj Anunciacioj de la itala skolo".

Sanktulino

   La ekstera signifo estas sufiĉe klara: al la iama muziko de la malnovaj instrumentoj postvenas la muziko de la estonto, ankoraŭ neaŭdebla -- kaj, kvazaŭ ponto inter la du temoj de tiu diptiko, etendiĝas, preta al flugo, la granda flugilo de la anĝelo, simile al harpo. Sed la subkonscia senco estas ĉiam la sama: rezigno pri la ĝojoj de la infanaĝa perdita paradizo kaj ĝia arta transformiĝo en ion alian, rezigno kaj transformo egale necesaj por kvietigi la internan spiritkrizon.

   Cetere, mi ŝatus reprodukti ĉi tie la kuriozan rimarkon de Sro Charles Mauron, al kies verkoj, kaj citinde al kies "Psikanalizo de Mallarmé" ĉiuj poezi-amantoj multon ŝuldas. Same kiel la sonĝoj utiligas elementojn de la ĉiutaga vivo, sed, detruante iliajn tempajn aŭ kaŭzajn rilatojn, elkonstruas el ili tute novajn scenojn, same la poemoj de Mallarmé ŝajnas konsisti el malgranda nombro de bildoj aŭ bildokompleksoj, kiujn la poeto aranĝas laŭ la necesoj de la esprimota penso; li mem probable ne suspektis, kiagrade tiuj bildoj estis truditaj al li de lia subkonscio. Jen ekzmeple la ĉi-supraj tri poemoj Aperaĵo, Donaco de la Poemo kaj Sanktulino: tre malsamaj estas certe iliaj intelektaj temoj kaj tamen, en ĉiu el ili ni retrovas la aludon al supernaturaj estaĵoj (serafoj -- la anĝela lampvizaĝo -- la Anĝelo), la malnovajn muzikilojn (vjolo ktp), virinan ĉeeston (la feino -- la mamsuĉigantino -- la sanktulino), la senton pri foriĝo de io en la pasinton (rikoltita revo -- velkinta fingro -- legita libro), la serencon de la dormaj horoj (infanaj sonĝoj -- la lulantino kun sia filino -- la vesperflugo en la silento), kaj eĉ tiun geston de mano milde malsupreniĝanta sur ion (el la manoj neĝas sur la infanan bukedoj -- la fingro premas la mamon por eligi la lakton -- la fingro malleviĝas sur la flugilon-harpon). Kaj per tia analizo ni povas rekomponi la disigitajn membroj de muzikanta anĝelo, revo-figuro duonmiksita kun tiu de karesanta patrino -- duobla poezia travestio, en la regiono de la konscia fantazio, de la obsedantaj kaj senespere bedaŭrataj fantomoj de la fratino kaj de la patrino.

(daŭrigota)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>