Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj de Ludoviko TOTSCHE

el la libro Dekdu Poetoj


LUDOVIKO TOTSCHE (hungaro). Apud la kritikisto Totsche ŝajne ne sufiĉe estis atentata la poeto. Nu, la poemoj tie ĉi kolektitaj nekontesteble pruvas, ke li estas unuavice lirikisto, kun nerezistebla bezono de memkonfeso. Li estas pasia amanto de Belo. Tiu bel-adoro manifestiĝas ne nur en la artzorga cizelado de liaj poemoj, sed iĝas ankaŭ temo sur lia liro. La dolora zorgo pri l' endanĝeriĝinta alta Belo esprimiĝas kristalklare en la simbolisma "Lumgardanto" kaj pulsas sub la intime individuaj vortoj de l' poemo "Al moderna knabo". Tamen, Totsche estas tro lirika animo por esti parnasisto. Li prikantas unuavice sin mem, sian vivon. Tiu vivo ne havas grandajn eventojn, estas trankvila alekstere, sed des pli riĉas interne; kun nervoza vibro ĝi projekcias sin sur la aĵojn ĉirkaŭ si, kaj per sia individua varmo, intimaj rememoroj ilin vivigas kaj al si apartenigas. Sed lia liriko tamen ne impresas memcentra. Lia arto scias trarompi la fermitan sferon de la vivigita ĉirkaŭaĵo kaj marki la plej individuajn sentvibrojn per la stampo de sentempa valideco. Kaj tiam malfermiĝas perspektivoj, kies malproksimo faras tiujn individuajn travivaĵojn komune homaj eventoj. Ni menciu nur la finan elsonoron de la "Adiaŭo".

La poemoj
Al moderna knabo
La lumgardanto
Triopa trista gard'
Tombeja krepusko
Matena humoro
Momentfoto
Febro
Balkona vespero
Japaneskaj fotoj
Adiaŭo