Enkomputiligis Don HARLOW

XI poemoj de LI Po

de William AULD

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/6 p. 231


Ĝis la tago, kiam iu ĉina amiko tradukos por ni la verkojn de la grandaj klasikaj ĉinaj poetoj, kiel Li Po kaj Tu Fu, ekzemple, la esperantistoj devos aŭ tute nenion scii pri ili, aŭ kontentiĝi per la tradukoj de okcidentuloj. Mi tre bone scias, ke la dua alternativo havas grandajn mankojn, tamen mi opinias, ke ĝi estas preferinda al la unua; kaj tial mi humile prezentas la subajn provojn. Se ĉina samideano tuj pruvos per siaj propraj tradukoj, aŭ eĉ per siaj kritikoj, ke ili estas maltaŭgaj, mi la unua ĝojos. Inter miaj XI tradukoj troviĝas poemo, kiun Kalocsay jam tradukis kaj prezentis en "Eterna Bukedo", sed tion mi ne rimarkis ĝis mi estis verkinta mian tradukon; komparo de la du tradukoj povos esti interesa por la poetoj kaj aliaj. La naskiĝjaro de Li Po ne estas precize konata, sed la ĝenerale akceptita dato estas 701 (post Kristo). Li mortis en 762, kaj lia vivo okazis dum la Tang-dinastio, t.e. proksimume dum la regno de Karolo la Granda.

Adiaŭante amikon Versio Latin-3 Versio Unikoda
Noktomeza adiaŭo Versio Latin-3 Versio Unikoda
Malĝojo de la juvela ŝtuparo Versio Latin-3 Versio Unikoda
Ŝerce al Tu Fu Versio Latin-3 Versio Unikoda
Dum nokto kvieta Versio Latin-3 Versio Unikoda
La Templo de l' Supraĵo Versio Latin-3 Versio Unikoda
Nokto dolora Versio Latin-3 Versio Unikoda
Knabino el Ŭu Versio Latin-3 Versio Unikoda
Disiĝo ĉe taverno en Ĉin-ling Versio Latin-3 Versio Unikoda
Pri la morto de bona brasisto el Hsuan-Ĉeng Versio Latin-3 Versio Unikoda
La imperiestra konkubino Versio Latin-3 Versio Unikoda