Enkomputiligis Don HARLOW

La klasika metriko en Esperanto: III

de K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, paĝoj 48-57


La versformoj de la teatraĵoĵ

La versformo de la Shakespeare-a tragedio estas la kvinjambo, aŭ blankverso; ĝin adaptis en Esperanton Zamenhof mem per sia Hamlet-traduko. Ĝi apartenas al la modernaj ritmoj, kvankam ĝi ekzistas ankaŭ en la antikva poezio, kun vira finiĝo. Pri ĝi nun estas superflue paroli: ĝi estas bone virinigebla kaj unu el la plej uzataj E-aj versoskemoj.

La versfermo de la grekaj-latinaj tragedioj kaj komedioj estas varia. La reganta skemo estas la sesjambo kun vira finiĝo.

La sesjambon virfiniĝan ne estas malfacile transplanti en E-on. Certe, estas iom ĝene, ke ĉe la fino de la versoj oni devas meti ĉiam unusilaban vorton aŭ apostrofitan substantivon, sed kun iom da klopodo oni povas venki tiun malhelpaĵon, eĉ tra cento kaj cento da versoj.

Tamen, se kelkaj versoj tiaj sonas tute akcepteble, ekz-e

Liberon plenan ĝuis iam la ĉeval',
Laŭ plaĉ' kuradis en la kampo tra la val' ...

estas tute alie, se sin sekvas centoj da ili. Mi rimarkis tion iom malfrue, kiam mi tradukis jam cent-kelkajn versojn el Esĥilo. Laŭtlegante ilin, mi estis pli kaj pli ĝenata kaj fine tute nervozigita de la pintigitaj fraz- kaj vers-finoj seninterrompaj. Kaj tion ne povis kaŭzi la efiko de mia gepatra lingvo, ĉar en la hungara traduko de Babits min ravas la akraj sesjamboj de Reĝo Edipo: la ĝenon suferis miaj "Esperantaj oreloj". Jes, Esperanto, kiel mi jam plurfoje ripetis, estas "virina lingvo", la fina kadenco de la frazoj en ĝi estas: — o. Eĉ la unusilabaĵoj ne efektas bone en la frazofino: Zamenhof atentigis pri tio, ke li metas ĉiam vorton "pezan", t.e. almenaŭ dusilaban frazofine, kaj la unusilabajn personpronomojn li kaŝas en ombro: mi lin vidis (ne: mi vidis lin). Do la viraj versfiniĝoj estas pli-malpli kontraŭ la naturo de la lingvo, kaj eĉ se oni povas toleri ilin en mallongaj poemoj, ekz-e en kantotekstoj, ili fariĝas neelteneblaj en kilometro da versoj. Krome, oni ne povas trudi al la lingvo, por tre longaj poemoj, tian versformon, kiu necesigas en ĉiu verso esceptan rimedon, la apostrofadon.

La sesjambo do ne estas uzebla en la tragedioj laŭ sia originala formo. Kion al ĝi substitui?

Ĉu la kvinjambon? Nepre ne, ĉar tiu ĉi estas malpli longa verso, kaj E-o ne estas tiel densa lingvo, ke la enhavon de pli vasta latina aŭ helena verso oni povu enpremi sen doloraj perdoj aŭ sen sceno-netaŭga koncizigo en pli striktan E-an skemon. La Zamenhofa metodo aplikita en la Hamleto, t.e. la pliigo de la versnombro, ne povas nin helpi en la klasikaj tragedioj, ĉar en ili ofte oni trovas la t.n, stiĥomition (stichomythia), kiam du diskutantoj longe respondas unu al la alia po unu verson per po unu verso. Kompreneble ĉiu tia verso estas memstara tasko de traduko: oni ne povas ilin plilongigi en la sekvantan verslinion.

La helena sesjambo transplantiĝis en la modernan poezion per la aleksandra verso, floranta precipe en la franca poezio. Adaptite al la akcenta metriko, ĝi estas sesjambo aŭ sesjambino (tiel nomis Brendon Clark jamban verson kun virinigita kromsilabo en la fino) kun vira cezuro post la tria jambo:

Sed kio do, Edip', agitas vian koron?

La malfacilo de ĉi tiu verso en Esperanto estas la vira cezuro. Kaj, bedaŭrinde, oni ĝin ne povas ŝanĝi je virina, ĉar tiam la verso iel perdas sian spinon:

Sed kio do, Edipo, movas vian koron?

Tiaj versoj, en longa sinsekvo estus terure enuigaj per sia plateco kaj tute ne konvenus al la agitiĝo de la dramo.

Oni povus kontraŭdiri al tio, ke la poloj, en kies lingvo regas tiu sama akcentregulo, kiel en Esperanto, tamen aplikis en sia aleksandra verso virinan cezuron meze, kaj la ĉi-maniere formitaj versoj interpretis tiajn majstroverkojn, kiel Pan Tadeusz de Mickiewicz, jes, sed ni bezonas jambojn de drama efekto, kaj la pola aleksandro ne konsistas el jamboj, sed ĝi havas, ĉirkaŭ sia cezuro, tute varian akcentan ritmopulsadon, kaj krome ankaŭ rimojn, kiuj povas akceptigi ĉian skemon. La pola aleksandro estas rimo-bezona verso, kaj ni ne volas tian.

La samon oni povas diri ankaŭ pri la Esperanta aleksandro, en kiu, fine de la unua hemistiko, troviĝas kromsilabo:

La homojn mi ne konas, forgesis min la ŝtonoj...

Ankaŭ tiu ĉi ritmo bezonas rimojn, ĉar nur la rimoj markas la finon de la versoj; sen ili ĉiu verso disfalas laŭ la tempomezura metriko en du versojn:

La homojn mi ne konas,
forgesis min la ŝtonoj...

kaj tiaj mallongaj verslinietoj evidente ne taŭgas sur la lango de la herooj de Esĥilo. Por gardi la draman efekton oni devas certigi pii longe la seninterrompan sinsekvon de jamboj.

La sola solvo do, se ni elektas la sesjambinon, estas la vira cezuro meze de la verso. Fakte, Waringhien tradukis en tia formo preskaŭ 50 versojn el la Reĝa Edipo de Sofoklo, kaj ne sensukcese. Sed certe tio kostis al li neordinaran klopodon, ĉar al Papadiamantopulos li jam sugestis traduki el Fedra per Esperantaj aleksandroj kun sporadaj rimoj.

Laŭ mia sento, la pleja postulato en la versefekto estas la kiel eble plej longa, seninterrompa jambeco (la originala ritmo ja estis senfine jamba, ĉar ĝi konsistas el nuraj jamboj). Kaj al tio oni povas plej bone alproksimiĝi per la sepjambo; beltradicia verso, kiun Zamenhof mem enkondukis en nian poezion:

Ho Sankta Virgulino, ho defendo Ĉenstoĥova,
Lumanta en la Ostra-Bram' kaj en kastel' malnova
De Novogrodek, kie vi la urbon feliĉigis ...

Estas vere, ke ankaŭ ĉi tie estas deviga ia meza vira cezuro, sed en ĉi tiu vasta skemo ĝi estas pli facile metebla ol inter la pli striktaj limoj de la sesjambo. Jen en tiu ĉi formo la fama stiĥomitio inter Kreono kaj Antigona:

Funebron teni por la frat' ne povas esti honte ...

Mi trovas ĉi tiun ritmon heroa, vere kotorna, bone uzebla por faro de scenotaŭgaj tekstoj, kaj ankaŭ ne tre malfacile manipulebla. Ĝi vere meritas esti la skemo de la helenaj tragedioj en Esperanto.

Alia versformo de la antikvaj tragedioj estas la trokea tetrametro katalektika, t. e. oktrokeo, kies lasta mallonga silabo mankas, kiu do finiĝas vire. Ritmo nevirinigebla, ĉar la nuraj oktrokeoj, sen rimoj, dronas en osceda enuo, la intereson al tiu verso donas nur la pinta fino de la longaj versoj. Mi opinias, ke tiun verson oni povas lasi en la originala formo, ĉar ĝi ne estas reganta verso kaj ordinare ne troviĝas en longa sinsekvo:

Ni certiĝos tuj, ĉu bona aŭ malbona la mesaĝ'.

Fine la liberajn versojn, kiujn oni trovas plurloke en monologoj kaj precipe en la parolo de la ĥoro, oni povas transmeti per tre simpla artifiko. Tute ne kopiante verspiedon per verspiedo, oni atentas nur pri tio, ke se ie inter du akcentaj silaboj troviĝas du senakcentaj, ĉi tiuj ambaŭ devas esti tempomezure mallongaj. Tiamaniere oni ricevas tute belan versmuzikon. Jen ekzemple kelkaj versoj el la fama Sofokla ĥoro el Antigona pri la homo:

Estas multo mirinda, sed ...

Mi kredas, ke ĉiu perceptas en ĉiuj ĉi linioj la intensan pulsadon: oni sentos, malgraŭ la senreguleco, ke ĉi tie vere temas pri versoj.

Per ĉio ĉi la ritmaj armiloj ankaŭ estas pretaj por tio, ke, se oni akceptas ilin en la manojn, oni ataku per ili ne malbonŝance la verkojn de Esĥilo, Sofoklo, Eŭripido.

Alia estas la afero de la komedioj. La majesta, kotorna, heroa sepjambo evidente ne konvenas al ĉi tiuj. Oni devas eltrovi ion alian.

Legante la artikolon de W. Auld pri lia nova ritmo uzata en La infana raso (Nica Revuo, N-o 10), mi tre ekĝojis: jen, kion mi serĉas. La ritmo de Auld konsistas el kvin piedoj, el kiuj ĉiu povas estis aŭ trokeo aŭ amfibrako. Tiel doniĝas, laŭ tio, kie kaj kiom da amfibrakoj estas metitaj, 30 diversaj variantoj.

Mi transprenis ĉi tiun ritmon kun du modifoj. Unue, mi faris ĝin tempomezure pura, per tio do temis plu ne pri trokeoj kaj amfibrakoj, sed pri jamboj kaj anapestoj. Due, la unuan piedon mi faris ĉiam jambo. Por ekzemplo mi prezentas fragmenton el Menandros:

Amiko, ne edziĝu havante saĝon...

Aŭ alia fragmento de la sama aŭtoro:

Pli malfeliĉa ol olda amanto estas...

Tamen, laborante, per ĉi tiu skemo, mi sentis pli kaj pli ĉirkaŭpremate, ke ĝi estas malvasta por la interpreto de la klasika sesjambo, la sporadaj kromsilaboj ĝin ne vastigas kontentige. Kaj tiam, sub necesbezono, mi pliigis la piednombron per unu piedo, t.e. mi plantis anapestojn en la sesjambinon. Tio, cetere, ne estis io radikale nova: Plaŭto, Terenco kaj Fedro kaj aliaj abunde uzas anapestojn en la versus senarius, kiu estas nenio alia ol sesjambo. Kaj tion mi imitis jam en miaj Ezopaj fabloversoj (multaj rimarkis, kelkaj riproĉis tion):

li orhakilon portis al li el la river'.
"Ĉu via?" -- "Jes" avide kriis la homaĉ'.
Malaperis dio, hakilo, restis la domag'.

El la supraj tri versoj en la unua troviĝas unu anapesto, la lasta piedo, la dua verso estas pure jamba, la tria havas du anapestojn, en la unua kaj tria piedo, de ĝia skemo estas:

oo — / — — / oo — / o — / — — / o —

Ĉi tiuj versoj tamen estis virfinaj, kaj nun mi provis tion saman en la fina verso, en sesjambino.

La agrabla surprizo al mi estis, ke en ĉi tiu "saltigata" sesjambino mi ne sentis plu la mankon de la vira finiĝo aŭ de la vira cezuro:

Laŭ Epiĥarmos dioj povas esti nomataj...

Mi vere ekĝojis pri ĉi tiu feliĉa trovo: per la apliko de elemento uzata de la antikvaj aŭtoroj mi povis virinigi la sesjambon, sen la neceso de vira cezuro kaj tamen kun bona versefekto.

Post Menandros, jen alia ekzemplo, el la Superglora Soldato de Plaŭto:

He, zorgu, ke mia ŝildo posedu pli da brilo...

Kiel oni vidas, ĉi tie la anapestoj estas multnombraj, pli ol unu en unu verso. En la Lysistrata de Aristofano mi tenis min al la severa regulo: po unu anapesto por verso:

Ej, diru, kion povus fari virino saĝan...

Kiel klarigi la bonan versefekton de ĉi tiu ritmo? Ĉu eble tiel, ke la anapestoj, se ili troviĝas versfine, estas same markantaj elementoj, kiel la vira finiĝo? Aŭ eble tiel, ke ĉe la anapesto ŝajnas komenciĝi nova verso, do la anapesto kvazaŭ derompas el la verso kelkan pecon, per tio la verso ŝajnas malpli ol sespieda, sekve plu ne cezurbezona? lel ajn, la verso estas vigla kaj la kaprica apero de la anapesto jen ĉi tie, jen tie ŝajnas al mi bone konveni al la etoso de la komedioj.

En komedioj oni renkontas ankoraŭ alian ritmon: tiuj de Herondas estas verkitaj tute en skazonoj aŭ lamaj jamboj (choliambus). Ties skemo estas:

o — / o — / o — / o — /o — / — o

do kvinjambo + unu trokeo. Pro ĝia hibrideco oni ĝin nomas lama; la ŝanĝiĝo de la marŝmaniero donas ian groteskan, mokan efekton. Laŭdire ĉi tiun verson eltrovis Hipponax, helena jambisto el la minus 6-a jarcento; la famo rakontas pri la forto de lia sarkasmo tion saman, kion pri Arĥiloĥos: du homoj, kiujn li kruele primokis, pendigis sin pro malespero.

Reprodukti la verson en Esperanto ne estas maleble, sed tamen ne estus konsilinde tiel traduki tutajn paĝojn: la hodiaŭan leganton certe pli molestus ol amuzus tiu stumblado, se ĝi daŭras ĉiuverse tra tutaj scenoj. Sed en mallongaj poemoj oni povas uzi la skemon kiel kuriozaĵon. Tamen, ne tute en la originala formo, ĉar en Esperanto la fortaj tempoj ĝenerale estas kaj longaj kaj akcentaj; la kolizio de tiaj du silaboj estas tro eĉ en la skazono:

Ĉu leonino vin sur nuda rok' naskis ...

Oni devas meti la verson tiel, ke la forta tempo de la lasta jambo estu tempomezure longa sed senakcenta; la karambolo de tia silabo kun la akcenta de I' trokeo jam ne estas malagrabla. Ekzemplon mi prezentos el Catullus:

...ne kredu ja! Por montri viajn malpiojn...

Ĉi tie la stumblojn ankoraŭ pli forte sentigas la riĉaj rimoj. Sed ankaŭ sen rimoj -- la skemo estas uzebla: jen la poemo de Martialis al instruisto:

Indulgu la etulojn, majstro lerneja...

Oni devas atenti, ke antaŭ la trokeo ne staru mallongaj silaboj:

amata pli ol iu ajn amatino...

ĉar tiam oni ricevas kvar jambojn, unu anapeston kaj unu mallongan silabon, do tute alian versefekton.

Jen estas do la kiasika metriko aplikita al Esperanto. Mi kredas, ke mi sciis pruvi, ke ĝi ne estas fremda al la lingvo. Sendube, la lingvo ne tro faciligas la meton de tiaj versoj, tamen ĝia sonstrukturo evidente ebligas, ke tiaj versoj sonoru kiel veraj versoj, eĉ kiel versoj tre bonimpresaj. Eble mi povas do esperi, ke, kiam mi okupiĝas pri la enhejmigo de tiu ĉi prozodio per la tradukverkado de centoj kaj centoj da versoj, al mi ne okazos kiel al la franca poeto Baïf (1532-1589), kies provoj fari versojn "ritmitajn laŭ la franca kaj mezuritajn laŭ la greka kaj latina" tute ne trovis imitantojn. La sonstrukturo de la franca lingvo ne favoris la klopodojn de tiu simpatia antikvo -- adoranto, kiun Ronsard nomis

docte, doctieur et doctime Baïf!

latiniante kun milda moketo la francajn komparativon kaj superlativon plus docte kaj très docte. Fidante je la sonstrukturo de Esperanto, mi forhuŝas tiun malbonaŭguran literaturhistoriaĵon. Kelkaj amikoj, Pumpr kaj Waringhien, jam laboris kun pli-malpli granda emo kaj peno super ĉi tiuj skemoj, kaj tio, kun la entuziasmo esprimita de W. Auld, donas al mi konsidereblan esperon. Mia plej granda ĝojo kaj garantio estus, se en tiaj formoj naskiĝus originalaj poemoj, unuavice en la malpli "danĝeraj": en la oktometro, oktometro-distiko kaj sapfa strofo.