Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj de Hendrik ADAMSON

el la libro Dekdu Poetoj


HENDRIK ADAMSON (estono). Rezignacio je l' prema sorto diktas al li poemojn korŝirajn en sia simpleco. Legu la Vesperkanton; nenio povus pli koncize kaj efekte sentigi la senesperecon de homvivo, ol tiu ĉi tradente zumata kanzono kun sia bohema facileco. Pri la eternaj homaj maljustaĵoj plendas la poeto jen kun malespera rezigno, jen kun profeta ektondro, jen kun amara ironio. Sed li povas rifuĝi de tiuj amaraj bildoj; al tia rifuĝo ni dankas liajn ampoemojn, kies gamo varias inter milde adora voĉkareso kaj la blanka ardo de erotiko solviĝanta en ĝojlarma feliĉo. Kaj jen lia rifuĝo al la Naturo! En liaj naturbildoj magie susuras, trilas, zumas la plej sonoraj sonimitoj, la tuta riĉa eblo de la lingvo. Vere oni povas diri, ke ĉi tie la lingvo jam estas ne nur instrumento, sed ankaŭ la temo mem. Li preskaŭ ebriiĝas de la esprimpovo de l' lingvo kaj plezuras pri ĝi kvazaŭ diboĉe. Kaj se lia ironiemo enmiksas ĝin ankaŭ ĉi tie, el tio rezultas io tute speciale groteska (Aŭtuntamburoj), ia frapante interesa grimaco.

La poemoj
Diogeno
Al profeto
Nokta kanto
Ŝi
Amekstaz'
Rezigno
Ni ĝoju!
Pianludanto
Gril'
Aŭtuntamburoj
Vesperkanto