Enkomputiligis Don HARLOW

Paŭlo Verlaine

de Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 3/2 paĝoj 41-50


Li naskiĝis en Metz, la 30. Marto 1844, de malnova kaj religiema familio el la Belgaj Ardenoj. Studoj, kiel internulo, en Pariza liceo. Poste, malsupera oficisto en la Pariza Urbodomo. Konatiĝo kun junaj poetoj, Catulle Mendes, Sully-Prudhomme, Villiers de Lisle-Adam, Jose-Maria de Heredia, Anatole France. Jam de tiu tempo li komencas drinkadi; kaj, ebria, estas fojfoje atakita de murdema furiozo. Multaj hazardaj kuniĝoj, indiferente kun prostituitinoj aŭ prostituitoj; kaj samtempe delikata, senespera amo al jam edzinigita kuzino, Eliza: la estonta aŭtoro de "Paralele" jam portas en si tiujn du kontraŭajn tendencojn, la emon al la plej malpuraj sensoĝuoj, la strebon al infana pureco kaj senkulpeco.

La figuron de tiu unua amo li elvokis en kelkaj poemoj de sia unua libro, la "Saturnaj Poemoj", ĉe kiuj oni jam sentas la subtilecon de nuancigo, la fajnecon de la formoj kaj koloroj, la humilecon de la tono, unuvorte la proprajn ecojn de la Verlena poezio:

Never More

Post tri jaroj

Mia intima revo

En alia parto de tiu libro, li penas desegni "Malgajajn Pejzaĝojn", kun tekniko parenca al tiu de la impresionistoj, kie la sensaĵoj fandiĝas en la revon. La plej konata el ili estas tiu peco, pri kiuj rivalis Grabowski kaj Kalocsay:

Aŭtuna kanto

Tiuj "Saturnaj Poemoj " aperis en 1866, sen granda sukceso. En 1869 Verlaine publikigas novan volumeton la "Galantaj Festoj": la kadro estas tute diferenca, kaj tamen la atmosfero iel la sama; la poeto magie elvokas la dekoron de la pentraĵoj de Fragonard aŭ Watteau, la personojn de la komedioj de Marivaux kaj de la Itala komedio; facila, eleganta kaj sprita mondo, kiu ludas pri la amo sed timas pri la pasio, kun la antaŭsento, ke la galantaj festoj ordinare finiĝas plorinde...

Lunklaro

La faŭno

Mandolino

Sordine

Sentimentala interparolo

Oni ne kredus, ke tiel delikataj poeziaĵoj estis verkitaj inter du ebriiĝoj, aŭ eĉ alkoholismaj krizoj: en unu el ili, li minacis mortigi sian patrinon. Oni kondukis lin en la Ardenan kamparon, kaj tie la familio volis edzigi lin al unu kuzino, kies firma karaktero estis bone konata. Verlaine ektimiĝis, provis dronigi sian timon en absintaĵojn, kaj, unu matenon, ĉirkaŭ la kvina, post tutnokta drinkado, li verkas jenan kanzonon:

Antaŭ ol via fortuno...

Kaj tuj li sendas ĝin al unu siaj amikoj, Charles de Sivry, kun letero, en kiu li svatiĝas ties duonfratinon, Matilda, deksesjaran knabinon apenaŭ konatan de li. La edziĝo kompreneble ne estis tre feliĉa. Post kelktempa sobreco, Verlaine trovas, en la senlaboreco de la sieĝo de Parizo (1870), la okazon por drinkadi; kaj, pli grave ol ĉio, en Oktobro 1871 , li venigas Parizon kaj akceptas la junan Rimbaud, kiu aperis al li kiel profeto de ia nova poezio kaj rivelanto de ia nova vivo. Post ne longe, ili tiel intime ligiĝis, ke la skandalo trakuris ĉiujn literaturajn rondojn; la karesojn al Rimbaud nature akompanis malkaresoj al la edzino, eĉ al la bebo. Fine, la 6. Julio 1872, forkisinte Matildan, kiu sentis sin iom febra, kaj promesinte, ke li vokos la kuraciston survoje al sia oficejo, li abrupte forlasas Parizon, kaj veturas kun Rimbaud al Bruselo, poste al Londono. Ilia "ekzilo", interrompita de rapidaj vojaĝoj al Ardenoj kai Bruselo, daŭros ĉirkaŭ unu jaron. La spiritstato de Verlaine estis tiam pli konfuzita, ol iam; nekapabla delasi sian "demonon", al kiu li estis katenita kaj per la karno kaj per la inteligento, li ĉiam plu sentis nostalgion de la hejmo, de la ŝirmita vivo apud edzineto kaj bebo. Tiu senhelpa situacio inspiris al li la faman kanzonon, muzikigitan de Debussy :

Ploras en mia koro...

Alian tagon, li rekomencis esperi repaciĝon, renoviĝon de la malnova amo:

Green

En Aprilo 1873, kiam li pretigis la publikigon de tiu nova poemkolekto, li ricevis la anoncon, ke la edzino entreprenis leĝan proceduron por separo; li eksuferis ian cerbatakon. Eble rememoron de tiuj konfuzaj horoj ni trovas en bela kaj mistera soneto; en kiu la dekoro de kampara drinkejo estas eble nur simbolo de la perturbita animo kun la lasta fajrero da espero:

Somero

(Daŭrigota.)