Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj de N. KURZENS

el la libro Dekdu Poetoj


N. KURZENS (latvo). Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskccŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l' vivo. Sed sur tiu sola temo li faras variaĵojn konsterne riĉajn. Li revas pri la granda Vivo kaj abomenas la palecon de tiuj revoj, li volas realon karnan kaj sangan, volas kroĉiĝi en ĝin per sangaj ungoj kaj dentoj, serĉas ebrion, plendas postebrian senreviĝon; serĉas momentajn ĝojojn, priplendas ilian momentecon en eterna malkontento, kiu spasme tordas lian koron.

Sed kiel li interpretas ĉion ĉi! En etaj formoj li trovas esprimojn, kiuj konsternas kaj animskuaa per ĉiu lakona sugestieco. Li levis al la pleja perfekto la simplan eldiron de penso; tute sen poezia ornamo, tiuj pensoj montras al ni sian nudan haŭton kaj karnon. Se kelkfoje troviĝas komparo, ĝi batiĝas en la cerbon kvazaŭ subita revelacio. Li ne timas sin malkaŝi plene eĉ en la plej malica humoro kaj tiam li kvazaŭ frakasas per sia konsterne sincera krudeco, al kiu donus miloblan forton la malespero sentebla sub ĝi. Sed en kelkaj poemoj li trovas vortojn karesajn kaj larme mildajn, kiuj malkaŝas lian grandan sopiron je tenera amo. Eble en tiuj ĉi poemoj oni povas vidi la ĝermon de estonta pli milde ekvilibrita poezio.

Kurzens estas poeto kun preskaŭ timiga talento. Lia granda esprimpovo manifestiĝas ankaŭ en liaj poemtradukoj el la latva, kiuj apartenas al la plej brilaj pecoj de nia tradukpoezio.

La poemoj
Aŭtuna elegio
Fajro kaj fulgo
Laca penso
Forgesi ...
Pro kio ...
Kial ne?!
Mi volas vivi!
Estus facile ...
Kiom longe?
Estas kortuŝe ...
Al la sorto
Ĉu tio do -- la vivo?
Tamen
Ne ĝenu vin!
Nur sanga mordo
Subita ĝojego
Senti vin ...
Hodiaŭ
Al amikino iama
Nesendita letero