Enkomputiligis Don HARLOW

Elektitaj Versaĵoj

de Miĥail LERMONTOV

Eldonita en Moskvo (1964)


Enhavtabelo


Antaŭparolo

Kaj Lermontov nun descendas al ni,
Tretante montegon da tempoj.

V. Majakovskij.


La popoloj de Soveta Unio, la tuta progresema homaro celebras ĉi jare 150-jaran datrevenon post la naskiĝo de Miĥail Jurjeviĉ Lermontov, kiu okupas unu el la plej gravaj lokoj en la historio de kultura disvolviĝo de Rusio. Lia nomo staras apud nomo de Puŝkin ― poeto de la monda signifo, la fondinto de la nova rusa literaturo.

En la rusan klasikan literaturon Lermontov eniris kiel daŭriganto de la tradicioj de Puŝkin kaj la poetoj decembristoj kaj samtempe kiel nova ĉenero en la ĉeno de progreso de la nacia kulturo.

Tempo de Puŝkin kaj tempo de Lermontov faras du malsamajn epokojn.

La avangarda rusa socio antaŭ la ribelo de la decembristoj, post la venko de la rusa popolo en 1812 estis plena je esperoj pri libero, je kredo pri ebleco de liberiĝo de la feŭda jugo.

Puŝkin, kiu dividis ideojn de la decembristoj, kredis, ke "ascendos ĝi ― la stelo de feliĉo rava, vekiĝos de la dorm' Rusi'".

Lermontov estas poeto de la postdecembrista epoko, la plej obskura en la historio de Rusio. La avangarda socio, la popolo estis subpremataj per reakcio de caro Nikolao I.

Daŭrigante la revoluciajn tradiciojn de la decembristoj, ĵetante en la vizaĝon al la regantaj rondoj kaj al la mondumo nobela "la feran verson, verŝitan per amaro kaj kolero", Lermontov samtempe montris en siaj verkoj la malfortajn flankojn de sia generacio, ties animan fridon, senkorecon, egoismon.

Samtempe li pentris la bildojn de la vireca heroismo kaj anima forto, kaj pere de tiuj pozitivaj herooj vokis al la lukto por la feliĉo kaj libero.

Lia penso turnis sin al la popolo, al ties heroa pasinteco, kaj Belinskij ŝatis en Lermontov nome "poeton rusan, popolan en la plej alta kaj nobla senco de la vorto.

La poeto havis mirindan kapablon akre senti la plej aktualajn problemojn de sia tempo. Tiu akrasenteco kaj antaŭvideco pri la futuro, kiel diris Belinskij "antaŭsento de la estontaj idealoj", ― direktis lian poezian talenton al nova verkvojo.

Lermontov estis vera filo de sia tempo, skribis Belinskij, kaj en ĉiuj liaj verkoj respeguliĝis karaktero de tiu epoko, plena je duboj kaj negativa rilato al la realeco kaj maltrankviliĝinta pri sorto de la estonteco. La genia kritikisto penetreme kaj sagace difinis forton kaj grandecon de Lermontov, skribinta pri li: "En la poezio de Lermontov ĉio brilas per siaj propraj farboj, ĉio spiras per originala kaj krea penso, ĉio konstruas novan, ĝis tiam neviditan mondon ..."

La "nova ... nevidita mondo" en la verkaro de Lermontov estis difinita per la enorma arta forto kaj vero, kun kiuj la poeto respegulis la vivon de tiutempa socio.

Ĵetante la rigardon al la vivo kaj verkado de Lermontov, profuniĝante en la spiritan trajtaron de la granda poeto, ĉiu nevole meditas: kion ankoraŭ povus doni Lermontov, se reakciaj fortoj de la socio ne pereigus lin tiel frue? ... La poezia genio de Lermontov estis jam maturiĝinta en liaj 26 jaroj, sed ankoraŭ ne montris ĉiujn siajn gigantajn eblecojn. Antaŭ li kuŝis ankoraŭ longa vojo de plua disvolviĝo.

Ne estas eble mezuri altecon de la pinto, sur kiun ankoraŭ povus ascendi la genio de Lermontov. Estas malfacile imagi, kian senliman horizonton de la vivo ĉirkaŭprenus li per sia rigardo, kian frukodonan influon farus sur la socian kaj literaturan progreson de nia lando.

Unu el la pasinttempaj rusaj kritikistoj bilde esprimis tiun penson pri Lermontov kaj la rusa literaturo:

"En Lermontov estis detranĉita krono de juna arbo de la rusa literaturo, kaj la arbo kreskis plu per apartaj branĉoj, vere potencaj branĉoj. Tolstoj, Dostojevskij, Ŝĉedrin, Turgenev."

Tolstoj, kiu ne nur en la rusa, sed ankaŭ en la monda literaturo okupas lokon samsignifan al la oceano en la naturo, ― en la finaj jaroj de sia vivo verve esprimis rekonon de la potenca forto de genio de Lermontov per janj vortoj: "Se estus viva Lermontov, necesus nek mi, nek Dostojevskij". Per sia sorĉa senpovo Tolstoj divenis en Lermontov senlimajn fortojn. Lermontov estus kapabla unuigi verkan riĉecon de Tolstoj kun la plej profunda kaj delikata psikologia analizo de la hompersoneco en la verkaro de Dostojevskij.

La granda verkisto de la socialisma epoko A. M. Gorjkij alte taksis socian signifon de Lermontov, klare difininte unu el la karakterizaj trajtoj de lia poezio ― "ĝi estas avida deziro de ago, de aktiva miksiĝo en la vivon". Lermontov, soifinta pri heroa ago, pri batalo por la libero estis proksima al juna Gorjkij, la ŝtormobirdo de la revolucio. En nia epoko Gorjkij disvolvis liberemajn tradiciojn de Lermontov kaj la progresemaj homoj de lia tempo, sed en la novaj sociaj kondiĉoj li donis al ili aliajn normojn. Dum tuta sia vivo Gorjkij kreis heroajn bildojn de la homoj, inspiritaj je lukto por la nova socio. Ili por nia tempo estas tio, kio estis la ribelintaj herooj romantikuloj en poezio de Lermontov.

La demando pri tio, kion donus al ni Lermontov, se ne la krima epoko de Nikolao I, pereiginta lin, ripetiĝis kaj eterne ripetiĝos kun sento de profunda malĝojo. Sed, samtempe kun tiu amara sento de la granda perdo, en ĉiu soveta leganto, meditanta pri Lermontov, plifirmiĝas kredo je senlimaj, senfinaj kreaj kapabloj de la popolo.

Nemezureble granda estis socia signifo de Lermontov en la psinteco. Lia verkaro ege influis disvolviĝon de la revolucia penso. En ĉiuj generacioj de la revoluciuloj la poezio de Lermontov edukis kaj subtenis soifon de la protesto kaj lukto.

Nun en nia lando jam pasis for la kondiĉoj de la vivo, kiuj elvokis en Lermontov kaj en ĉiuj progresemaj homoj de tiu epoko nedeteneblan proteston, soifon de lukto. Sed la granda poeto ankoraŭ nun vivas kiel nia samtempulo.


La senmorteco de poezio de Lermontov, ĝia eterna freŝlorado devenas el ligo de la profunda idea enhavo kaj viveco de la bildoj kun arda, varmkora sento penetranta ĝin. Lia poezio restas ankaŭ en nia epoko nesuperebla en sia arta forto, beleco, profundeco de la pensoj kaj sentoj.

La beletraj verkoj, lirikaj versoj, grandaj poemoj kaj dramoj de Lermontov estas nun eldonitaj en milionoj da ekzempleroj en multaj dekoj da lingvoj. La versoj de Lermontov sonas en ĉiuj lingvoj de la popoloj de Soveta Unio, multaj el ili inspiris kaj inspiras nun la plej elstarajn komponistojn kaj iĝas tre popularaj kantoj. Tre ofte verkoj de Lermontov aperas en la kinoekrano. Liajn poemojn parkere recitas la knaboj, kiuj ankoraŭ ne komencis viziti la lernejon, kaj la maljunuloj, partoprenintaj ardajn batalojn de la tri rusaj revolucioj. La versoj de Lermontov sonas en la urboj kaj vilaĝoj, sur la glacioj de Arkta regiono kaj en la sablaj vastoj de Meza Azio, super ondoj de la maroj kaj oceanoj, en la oceano aera kaj jam en la senlima kosma spaco.

Mirinda penetremo en la analizo de la sociaj fenomenoj, profunda kompreno de la homaj interrilatoj, fideleco al la vivo en ties arta bildigo ― jen karakterizaj trajtoj de Lermontov kiel verkisto, kiuj garantias al li tiun vastan ŝaton kaj popularecon. Kaj nome tiuj trajtoj por ĉiam restas ĉefaj por la progresema literaturo, esprimanta la revojn de la homoj pri la feliĉa vivo, pri egaleco kaj frateco, por la literaturo, inspirata per la altaj idealoj.

Lermontov estas proksima al nia epoko per sia profunda kaj arda sento de amo al la patrolando.

Altspirita kaj nobla poezio de Lermontov estas kreaĵo ne nur de la potenca genio, sed ankaŭ de la granda, pasia, luktema temperamento de la homo, paŝanta antaŭen pro beno de la popolo, de la patrio.

Lermontov estas senmorta!


Enhavtabelo

Almozulo [K. GUSEV]
Anĝelo [Boris MIRSKI]
Velo [K. GUSEV]
Borodino [K. GUSEV]
La morto de la poeto [K. GUSEV]
Palestena branĉo [Boris MIRSKI]
Se flava kampo [I. LUBJANOVSKIJ]
Preĝo [I. LUBJANOVSKIJ]
La ponardo [K. GUSEV]
Rigardu, kiel hastas [K. GUSEV]
Medito [K. GUSEV]
Poeto [Boris MIRSKI]
Preĝo [Boris MIRSKI]
Tre ofte meze de l' amas' kolora [K. GUSEV]
Enuo kaj tristo [I. ĤOVES]
Kazaka lulkanto [I. LUBJANOVSKIJ]
Jen vorto [K. GUSEV]
Mi tristas tial [K. GUSEV]
Al A. O. Smirnova [I. ĤOVES]
Nubetoj [I. LUBJANOVSKIJ]
La patrio [K. GUSEV]
Roko [K. GUSEV]
Sonĝo [K. GUSEV]
Kverka folio [I. LUBJANOVSKIJ]
Sola venas mi [K. GUSEV]
Profeto [I. ĤOVES]