Ni konsideru nur la vortojn, kiuj mankas en la kvara eldono de la Plena vortaro de S.A.T.
cis. Maltrans. disti. Esti je ia distanco de... dupo. Trompeblulo. kribaĝo. Speco de angla kartludo. korteza. Difinas la teorion pri amo, kiun elpensis kaj prikantis la trobadoroj. ostaĝo. Garantiulo, precipe en milito. pretericio. Retorika figuro, per kiu oni asertas, ke oni ne parolas pri afero, pri kiu oni tamen parolas. ronĝi. Mordeti, skrapmanĝi.