Glosoj
|
Anĥizo (Anchises) |
Troja heroo. Li konkeris la koron de Aphrodite (diino de l' amo) sur la monto Ida; el ĉi tiu amo devenis Eneas' (Aineias), posta fondinto de Romo. |
Aperti |
malfermi. |
Ariadne |
filino de reĝo Minos. Enamiĝinte al Theseus (vidu tie), ŝi donis al li fadenon, laŭ kies gvido li, post la mortigo de la Minotaŭro, povis trovi la vojon el la Labirinto. Poste ŝi fuĝis kun Theseus, sed tiu ĉi forlasis ŝin sur la insulo Naxos, dum ŝi dormis. |
Arbusto |
speco de arbeto. |
Cirklo |
geometria rondo. |
Damo |
sinjorino. |
Damno |
inferkondamno ; malbeno. |
Elito |
elektitaro. |
Florus |
latina poeto, kiu, laŭdire, skribis al imperiestro Hadriano: "Ja ne volus mi cezari, piediri al Britujo, elsuferi froston skitan." Hadriano respondis: "Mi ne volus esti Florus, manĝi en drinkejo ĉiu, elsuferi pulopikojn." |
Fuŝi |
sin forŝteli forkure. |
Gapi |
rigardegi absorbiĝinte. |
Hades' |
la greka submondo. |
Hasti |
rapidegi. |
Hero kaj Leandro |
fama am-paro antikva. Hero estis en Sestos pastrino de diino Hera, Leandro loĝis en Abydos, trans la Helesponto. Ŝi faris al li ĉiunokte torĉosignon, laŭ kies gvido li naĝis al ŝi tra la Helesponta markolo. Iunokte ventego estingis la torĉon, Leandro erarnaĝis kaj dronis. Matene la ondoj rulis lian kadavron al la bordo. Hero, tion vidinte, dronigis sin en la maro. |
Humida |
malseka. |
Inventi |
eltrovi. |
Kvirito |
Roma civitano. |
Konkubo |
neleĝa gevivo. |
Lici |
esti permesata. |
Luna (Selene) |
diino de l' luno. Laŭ la mito ŝi enamiĝis al la dormanta paŝtistknabo Endymion. |
Midas |
laŭ la greka mito la unua reĝo de Frigio. Ĉar en la poezia konkuro de Apollo kaj Marsyas, li juĝis la premion al la lasta, dio Apollo pune kreskigis al li azenorelojn. Midas zorge kaŝis ilin, sed la barbiro rimarkis. Ĉar la sekreton li ne kuraĝis malkaŝi al homoj, fine, por sin senpezigi, li faris foson en la kampo kaj enkriis ĝin. Sed kreskis kanoj tiuloke kaj ili disflustris la sekreton de Midas. |
Morna |
preme malhela, malgaja. |
Neglekti |
malzorgi, malatenti. |
Nupto |
geedziĝo, geiĝo. |
Ostia |
haveno de la antikva Romo. |
Parco |
komuna nomo de tri diinoj, ŝpinantaj, bobenantaj kaj tranĉantaj la homan vivfadenon. |
Povra |
malriĉa, kompatinda. |
Pruda |
ĉastafekta. |
Rara |
malofta, maldensa. |
Rhea Silvia |
filino de la Alba reĝo Numitor koncipis de militdio Mars la ĝemelojn Romulus kaj Remus, postajn konstruintojn de Romo. |
Sinki |
fali malrapide, retenate. |
Stikso |
Hadesa rivero. |
Stumbli |
faleti, falpuŝiĝi. |
Superba |
majeste, pompe brila. |
Susuri |
silkbrui. |
Svelta |
gracitalia. |
Ŝutro |
fenestrokovrilo. |
Tajdo |
alfluo kaj refluo mara. |
Theseus |
Atika nacia heroo. Krom aliaj heroaĵoj li mortigis en Kreto Minotaŭron, duone homon, duone virbovon, por kies nutro Atiko ĉiujare sendis al reĝo Minos sep junulojn kaj sep virgulinojn. El la Labirinto, kie la monstro loĝis, li rifuĝis helpe de la fadeno de Ariadne (vidu tie). |
Triumviroj de l' amo |
tiel nomis Goethe la tri romajn poetojn: Catullus, Tibullus kaj Propertius, kiujn li speciale ŝatis. |
Vito |
vinarbeto. |