Enkomputiligis Don HARLOW |
Se sunon havas lia voj' kaj sorto lin favoras, la vagabondo pro la ĝoj' per kanto oratoras. Se ombron havas la kupol' de lia firmamento, li kantas, kantas por konsol' kun korkaresa sento. Se vergas lin la Di-sinjor' kaj vivkolero muĝas, kun siaj vundo kaj dolor' al kantoj li rifuĝas. Egale estas la motiv', se ĝardenisto plantas ... Dum krucportado en la viv' la vagabondo kantas ... |
Se arlekenon en aren' la ŝerco, moko tedas, li klinas sin kun laca ĝem' kaj forpermeson petas. Se arlekeno de la Di', la vagabondo ludas, post fino de la komedi' humile li ekmutas. Li kaŝas sin, ne kantas plu kaj rompas sian liron; por kanti en la monda bru' ne havas li inspiron. Kaj "bis"-on por la kant', reven' neniam li aspiras ... Publiko de la mondaren', la vagabond' – foriras. |